32
Konstru-Forumo
Prou-ekzemplero
decembro 2011
Tiu nova numero de nia bulteno „ Konstru-Forumo“ estas la unua farita de mi, Pierre Grollemund, (PG)
nova kunordiganto,. Anstataŭi Jan Wemer ne estas facila tasko ! Fakte, mi proponis mian helpon kaj
neniu alia sin proponis, do jen nova tasko, ne nur help-cela, sed kunordiga !
Mi memorigas al vi kio estis dirita pri nia labor-metodo : La fommo traktas jen unuopajn nociojn kaj
terminojn, jen etajn nociarojn. Tiu ĉi labormetodo plaĉas al mi. Ni malrapide progresas, sed ni ne
progresu tro haste. Mi pensas, ke multaj kunlaborantoj apenaŭ povas trakti pli grandan aŭ rapidan
laboron. Do, mi opinias, ke ni ne sukcesus labori pli rapide aŭ pli multe. Gravas ankaŭ dediĉi tempon al
kompilado kaj publikigo de rezultoj. Ĉu en la JK 2010 estas planita resumo de la prideciditaj terminoj el
KF? ( Fakte tio aperis en la Jar-Kolekto 2010 de la paĝo 66 ĝis la 99 !PG )
De Pierre : mi kunsentas pri tiu sinteno kaj tial proponas al vi :
1. plu trakti la jam enŝovitajn temojn
2. iom postiome komenci novajn temojn laŭ propono de niaj membroj.
(vidu mian proponon ĉi-malsupre)
En la lastaj numeroj de Konstm-Fommo, mi observis, ke multaj punktoj restas netraktitaj. Mi tajpis
liston de la jam traktitaj temoj, kadre de nia interŝanĝoj, por havi ian supervidon de la tuto. Bonvolu
rigardi ĝin kaj skribi al mi kiujn temojn vi taksas nepre sekvindaj. Mi verdigis kiam mi pensis, ke la
temo estas fermita post konsento ; kaj mi flavigis, se estas dubo, almenaŭ ĉe mi ! Bonvolu korekti se
eblas al vi.
TERMINOJ ĉu akceptitaj ĉu plu debatotaj en KONSTRU-FORUMOJ
• N° 3
• N° 13
• N° 14
• N° 15
• N° 18
• N° 19
• N° 20
• N° 21
• N° 22
• N° 23
• N° 24
• N° 25
• N° 26
• N° 27
/ 17
• N 28
• N° 29
• N° 30
En kiu N° de K-F
Kurt-solivo / kurta solivo konsentita
kipado knikado kipi, kipado (netransitiva verbo)
bitumo asfalto
debito spezo aŭ trafluo.
„Humgebindehaus“ =
Konkludo KF19 : ne decidite ?
Konkludo KF19 : ne decidite ?
?
KF 13/14/15
KF 13/14
KF 13/14/15/16/18/19
KF 16/18/19/20
ladisto / zinkisto / tubisto konsentite sekvota kun aliaj meti-nomoj KF 16
demoli malkonstrui
tektcj, planko, plafono
konsentita
KF 16
Vimbergo, aĵuraĵo
Fermite (ĉu ne decidite ?)
KF 15/16/17/18
Sanktusturo?
Fermite, sed ne decidite ??
KF 15/16/17
stuko, puco.
Ŝajne konsentite
KF 15/29!
vicbalko konsentita propono aldoni ene de temo ĉarpentista KF15/16
lignajn tabulojn OSB. lignerfaska tabulo. Konsentite KF 15/ 16
dukto & dukti. Ŝajne konsentite KF 15/18
etaĝo konsento pri uzo de tiu termino inkluzive de la ter-etaĝo ?
kanalizo, kanalizacio, kloako. En Jar-Kolekto 2010 KF 16/17/
1
• N° 31
18/19/21/22
Bazaj terminoj el konstrufaka varmtehniko. Sekvota? KF18/19/20
22/28/29
N° 33
lodnivelilo
N° 32
Taluso, talusi
N° 34.
karbominejaj nocioj
ĉu konsento ?
KF7/22
KF 20/21/23
mi proponas nun ne trakti tiun temon iom konstruad-ekstera !
Pri la sekvantaj temoj, mi proponas plu labori laŭ viaj emoj, sed mi bezonas tempon por ĉion legi detale
• N° 35
• N° 36
• N° 37
• N° 38
• N° 39
• N° 40
• N° 41
• N° 42
• N° 43
• N° 44
• N° 45
• N° 46
• N° 47
• N°48 bindoro
• N° 49
• N° 50
• N° 51
• N° 52
• N° 53
• N° 54
Bildvortaro Duden 271 Konstruejo I supozeble laboro ne finita ! KF 23/26
Fluato
Bildvortaro Duden 272 Konstruejo II
traverso, longverso, ĉu konsento ?
Konsentite
37 ŝtopvando.
Distingi dom-angulojn ne ekzistas konsento, sed fermite
Ladista foldo/faldo (ne ekzistas konsento)
Segitaj lignopecoj Sekvota ĉu eblas sinteza tabelo?
Bildvortaro Duden 273 Ĉarpentisto
KF24
KF 24/26
KF 24/26/29
KF25
KF 25/26
KF 25/26/29/30
KF 25/26
Monch-Nonne Dach imbrico / kaliptero KF 28
Balkosubtenaj konstruktoj ege komplika afero ! KF 28/29/30
balkoj kaj kampo aŭ spano sekvota ? KF 28
lumkovralo fennite sen konsento KF 28/31
konfuzo eblas kun bindo-trabo ? KF 28/30
krenela balko mankas desegno 3dimensia KF 28/29
La temo 50 - EBV Duden 275 tegmento kaj tegmentistoj KF 28/29
Ŝtonceramiko Ĉu konsentite ? KF 28/29/31
Tektonika arĥitekturo Ĉu konsentite ? KF 29/
Terminoj estu bazitaj nur sur esperantaj radikoj KF 30/31
Bildvortaro Duden 276 - planko. tekto. ŝtuparo KF 30/31
ENKONDUKO alla N° 32
Jen ĉi-sube eltiraĵo de la lasta Konstru-Forumo N° 31 (novembro 2011) verkita de jan Wemer :
Ni solvas termin-vakajojn
La temojn 38, 41, 45, 46, 48, 50, 52, mi en la lasta KF-numero por la diskuto fermis. Nun mi
komentos la temojn 47 (Oberlicht), 51 (ŝtonceramiko), 53 (radikvortoj) kaj 54 (EBVDuden 276). Laŭ
kiu maniero niprocedos estonte, decidos nia kolektivo interkonsente kun la kolego P. Grollemund. (PG)
PG : Mi proponas, ke ni plu konsideru la vortojn de la temo 54 (EBV Duden) al kiu, ĝis nun, mi
ne multe portis grandan atenton ! (Multe da laboro antauvidebla !)
Ĉar diskuti pri objektoj foje ne konataj de ĉiuj malfaciligas nian inter-komunikadon !
Pri La temo 53 - terminoj estu bazitaj nur sur esperantaj radikoj .
Mia opinio (PG) :
Jes, foje estas tendenco ĉion « esperantigi » - sed je troigo tiudirekten, ni riskas uzi lingvaĵon kiu pli
kaj pli mal-intemaciiĝas. Unua ekzemplo : « piedpilko » (trafe esperanta !) kiu ne malebligas la
uzadon de la pli intemacia « futbalo » !
Dua ekzemplo : en la franca revuo « La Sago » iu kontribuanto, Andreo Andrieu, faras tre bonan
laboron, klarigante per slipoj « Kiel traduki» francajn polisemiajn vortojn. Sed, li iom nun troigas,
esperantigante sen bezono la nomojn de ne-internacie konataj nomoj, lokoj kaj urboj. Bordozo, Parizo,
2
Strasburgo, Liono estas ja delonge la esperantaj vortoj por la koncemaj urboj, kiel Berlino, Pekino,
Londono, NovJorko, ktp. Sed li komencis esperantigi nomojn kiajn « La Tour du Pin» al
« Turipeno », « Tassin La Demi-lune » al « Tasiluno » ktp ! La novaj esperantaj vortoj estas ne
rekoneblaj eĉ de la lokaj esperantistoj !
Ni prikonsidem tiun tendencon- kies ĉefa malavantaĝo estas malintemaciigi esperanton !- Do, se
necesas krei novajn vortojn, supozeble ene de terminologia kohereco, ni ne forgesu , ke nia celo estas
prezenti utilajn kaj uzotajn terminojn al kiel eble plej granda nombro da personoj. Mi rimarkas, ke en
nia kolektivo ĉeestas nur eŭropanoj. Bedaŭrinde mankas, koreanoj, japanoj, ĉinoj kaj aliaj !
Rimarko PG (ege malagrabla por mi !) Rerigardinte la lastajn KF-ojn, mi observas, 1 ke multajn
temojn mi nek prizorgis nek legis (precipe Duden ks), 2 ke necesos al mi ege da tempo por ĉion relegi
atente kaj provi kompreni, 3 ke kelkaj nocioj estas super mia komprenkapablo . (ekz balkoj ĉiaspecaj,
bokoj, ks !), 4 ke tio ne ebligos al mi serioze partopreni viajn diskutojn !
Proponoj (PG) : Cu interesus vin repripensi terminojn pri ĉarpentado laŭ alia metodo ol la nura
kribrado de Duden ? Mi memorigas al vi, ke en la numero « Jar-Kolekto 2006 » Jan Wemer jam
verkis artikolon pri la « Ĉarpentista interligado de lignoj . Aperas vortoj kiaj fosto ; ĉevrono ; patno ;
ŝtreboj ; ktp . Kaj jam estiĝis multaj interŝanĝoj viaj pri ĉarpentao, okaze de la Bildvortaro Duden
273 (Carpentisto) - tio kio povas helpi la ne-ĉarpentistoj.
Nu, por ke ĉiu havu klaran opinion de la traktota objekto, mi enŝovos iom postiome desegnojn
kun la diversaj terminoj, foje proponitaj. Estus bone kompari kun la nacilingvaj terminoj ; ni ankaŭ
spertis, ke la konceptado kaj prilaborado de ĉarpentaĵoj ne estas la sama en ĉiuj landoj, eĉ se najbaraj,
kiel estas Francio kaj Italio . Kaj ju pli da desegnoj, fotoj, despli da klareco por ĉiuj, inkluzive de ne-
specialistoj. Mi antaŭe pardon-petas al niaj KF-membroj kaj legantoj : Neniel, mi intencas prezenti
min kiel la specialiston en ĉarpentado. La temo interesas min - ĉu ankaŭ vin ?- kaj per tiuj desegnoj,
mi proponas al vi metodon. Ni solvu unue la problemon de la terminoj por bazaj ĉarpentaj pecoj,
antaŭ ol iri pli antaŭen. Je alia vid-punkto, ni traktu laŭ terminologia logiko la vortojn jam ekzistantajn
en PIV, kiel ŝtrebo ekzemple, ĉar tie kuŝas multaj problemoj !
Komenca pripensado pri la diversaj pecoj de ĉarpento.
1 ) La plej simpla kaj antikva formo de ĉarpento : triangulo, kies flankojn konsistigas la ĉevronoj
(kiuj portas la tegmenton pere de bretaro) .
0 ccvtonŭ
© ?
@ n<.u.rc>
@ Tk<frmi>do- maJeKftlo
Arkaika formo
La ĉevrono-piedoj emas distanciĝi pro la
pezo de la tegmento. Por malebligi tion,
oni fiksis horizontalan trabeton, kies
celo estas ĝuste pluteni la triangulan
formon, kaj precipe la distancon inter la
du ĉevronoj..
Kompreneble la spano estas malgranda
(maksimume 4 metroj)
Ĉu oni povas nomi « girto » tiun pecon
N°2 ?
Persone, tni trovas, ke « girto » ne ŝajnas tre
taŭga. Ĉi-tie, ĝi aspektas al mi kiel
« stego ». Vidu la difinojn de PIV ĉi-sube.
• 1 Girto Vidu Jar-Kolekton 2010 / paĝo 95 Tiu girto (N° 5 dufoje) en horizontala
pozicio. utilas por firmigi kaj pluteni la spanon inter du mezaj fostoj, Ĉi-supre ne
videblas fostoj .
• 2 Stego : (laŭ PIV ) « Peco, kiu kunligas 2 flankojn de objekto,.. por plifortigi ilin,
fiksi ilin en ne varia pozicio . »
3
A
• 3 Strebo : (laŭ PIV ) sinonimo de
Kontraŭapogilo : « helpilo
konsistanta ordinare el klinita
stango, por subteni kaj firmigi
vertikalan foston. » Vidu foton :
ŝtreboj subtenas la fostojn en
vertikala pozicio antaŭ ilia
kunligado.
Mi emus rezervi tiun terminon ŝtrebo al
la ĉarpentaj pecoj, kiuj subtenas pecon
ricevantan ŝarĝojn, krom la unua signifo
de PIV , sinonimo de « kontraŭ-
apogilo ».
Dume, stego estu rezervata al la pecoj kiuj finnigas la triangulan fonnon de truso.
Bedaŭrinde, tiuj 2 terminoj iel similas , kio povas facile krei konfuzojn !
PiVk «Kzei*pk (r)
•JnjfVv.' tp
Srt -
••
gv/V aT:
\W
V
\jm
X '
X——u
A ' IJr S
' J' ' X /
^ jjnr"'
JOO
Sthio
Jen nun, plia desegno, kun 2 ekzemploj de
ŝtreboj.
La koncepto pri ŝtrebo por nia fako estu nepre
pli larĝa ol la simpla „kontraŭ-apogilo“.
Sammetode, bonvolu diri, ĉu vi taksas ŝtreboj
tiujn 3 objektojn. :
• Ŝtrebo de dratreta paliseto
• Ŝtrebo ĉegrunda de fosto (kiel ĉe la
supra foto)
• Ŝtrebo „malgrunda“ (tiun vorton nur hodiaŭ por precizigi kiun pecon de 1’desegno !)
Mi konscias, ke ĉi-tiu lasta ŝtrebo ankaŭ estas stego ! Ĉu ni forlasu unu el la 2 vortoj ?
Jen 5 desegnoj de tio kion mi komprenas
pri la termino « stego » kies funkcio
estas kunligi, por fiksi en nevaria
pozicio. Komprenble, la stego pro sia
funkcio-mem « precipe kontraŭstaras la
fortojn kiuj misformus la objekton »
(PIV 2002)
Via opinio : ĉu vi konsentas aŭ ne, ke
oni taksu stegoj la elementojn apude
desegnitajn ?
Rim : mi skribis erare ŝtupetaro anstataŭ
Stupareto. Bonvolu korekti !
ttirdbof
. - <=?
^ft ovt* * (V
Mia opinie, la ĉefa diferenco inter la 2 tenninoj, stego kaj ŝtrebo, kuŝas tie : stego celas fiksi, dum
ŝtrebo precipe utilas por kontraŭi fortojn. Se vi konsentus pri tio (vi ne estas devigataj !), ni havus
kriterion port trafe uzi tiujn 2 terminojn, ege utilajn en la fako ĉarpentado !
4
2) Kaj nun denove al ĉarpentado !
La tradicia -en multaj landoj- triangulo de ĉarpenta
truso.
Ties pecoj ekvilibrigas la diversajn fortojn (premo,
tiro, flekso, kaj similaj)
Sur la apuda desegno, intence, mi desegnis nek
patnojn, nek ĉevronojn, ktp. Sed mi tajpis la streketojn
(ne nepre necesajn poste !)
inter la radikoj de la kunmetitaj vortoj.
Nu, kiel nomi tiujn pecojn ?
Kelkaj terminoj estasjampli malpli konataj.
• A Pendo-fosto
• B Tir-trabo aŭ bind-trabo
A Fosto aŭ pendo-fosto : ĝi eltenas tir-fortojn supren kaj malsupren el la pecoj C kaj D.
Gia funkcio estas plura : fortikigi la ligon inter la 2 oblikvaj pecoj C ; ricevi la ŝarĝon de la
tegmento-pezo trans la peco D ; subteni la pecon B kiu emas fleksiĝi malsupren pro la propra pezo.
B Tir-trabo aŭ bindo-trabo : ĝi eltenas la tirfortojn kiuj devenas el la bazo de ambaŭ pecoj N° 3.
Tiu tirtrabo povas ankaŭ fleksiĝi malsupren pro la propra pezo. Pro tio, ĝi estas ofte ligita al la
pendofosto, ĉu per mortezo, tenono kaj kejlo, ĉu per ŝeklo. Car tiu trabo estas ligita al la
pendofosto kaj al la pecoj C - kio fermas la bazan triangulon - ĝi povas esti nomata « bind-trabo ».
A
C Stego aŭ Strebo aŭ alia termino ? Mia opinie, nepre necesas speciala tennino pro tiu peco,
kies funkcio estas fŭndamenta en ĉarpentado. Stego kaj ŝtrebo ne konvenas. Antaŭ ol decidi, mi
petas de vi, ke vi serĉu la ekvivalenton en naciaj vortaroj aŭ enciklopedioj. Vidu la postan tabulon.
4 Stego aŭ Ŝtrebo ? Tiun pecon, ni povus taksi “ŝtrebon”, ĉar ĝia funkcio estas simila al
“ kontraŭ-apogilo” (Vidu PIV je la vorto “apogi” ) Gi subtenas la pecon C kontraŭ la flekso-fortojn
de la tegmento-pezo
Tial, nepre necesas trovi terminon por la pecoj C !
3) Nun, observu la 4an desegnon, el la libreto de Gilbert LEDON “Konstruu vian domon”
Instruigaj eraroj !
Jen rapida trarigardo pri ĉarpento ! (la aŭtoro ne celis pli !) Kiuj tenninoj estas taŭgaj ?
1 - Suba membro
2 - Diagonalo
3 - Fosto
4 - Supra membro 7 - Firsto
5 - Randa patno 8 - ĉevrono
6 - Patno 9 - ŝeklo
10 - ŝtrebo
11 - Bazo
12 - Lato
13 - Tegolo
• 3 Fosto (malpreciza)
• 5 randna patno (preferindas
baza patno aŭ mur-patno)
• 6 Patno (tie-ĉi meza patno)
• 8 Ĉevrono
• 9 Ŝeklo
• 12 Lato
• 13 Tegolo
Neniuj stegoj !
Simpla truso
5
Krome, eble ekzemplo-cele, la alteco de la ĉarpento estas kalkultota tiel : H > spano/4 !
Kiuj estas la observeblaj eraroj ?
• 1 « Suba membro » ne akceptebla, ĉar tro svaga!
• 2 « Diagonalo » Same svaga. Tiun terminon ni eble uzos, sed pri tute alia peco.
• 4 « Supra membro » same ne akceptebla.
• 7 « Firsto » Fakte temas pri la « firsta patno » (patno kiu situas ĉe la firsto)
• 10 « Strebo » Neniel komprenebla sur tiu desegno. Almenaŭ la vorto estas konata !
Mia demando : kion vi pensas pri tiuj terminoj „stego“ kaj „ŝtrebo“ ?
Ni referencu al la desegno de la tradicia ĉarpento (kun ties simpla triangulo) por la sekva tabulo :
Esperante
France
Germane
Angle
Ĉeĥe
Hungare
Nederlande
Kroate ktp
imfEm
Pendofosto
Poin^on
lEflHM
Tirtrabo
Entrait
rssssi
?
Arbaletrier
IBUBS
Contrefiche
Ni solvas termin-vakaĵojn
La temo 38 - traverso. longverso : ĉu estas konsento inter ni pri tiuj du terminoj ? Mia opinie, jes.
La temo 41 - Segitaj lignopecoj . J. Horvath Mi ne havas kontentigan super-rigardon. Eble,
ankaŭ vi ne. Ĉu S-ro Horvath povus proponi sintezan tabelon, kun dimensioj aŭ proporcio ?
Planĉo, tabulo, breto, lato kaj similaj ! Uf,
La temo 45 - Balkosubtenaj konstruktoj Pierre : antaŭ ol diskuti pri proponitaj terminoj, kiaj
“pendobalko”, “ŝtrebobalko” kaj aliaj, mi dezirus, ke ni precizigu la nociojn de “ŝtrebo” kaj
aliaj. A1 Jan W, mi aldonas : ĉu eblas al vi aldoni bildojn pri “simpla balko” kun ties du 2
artikaj subteniloj, unu el ili firma, la dua ŝoveblal Via priskribo en la paĝo 72 de la Jar-
Kolekto 2010 estas malfacile de mi komprenebla, precipe pri la ĉi-supre itale skribitaj vortoj.
Mankas desegnoj aŭ ekzemploj. Ĉu “balko” estas sinonimo de “trabo” ? Tute male, la
desegno iam sendita pri lukarna ĉarpento kun ties supra kaj suba vicbalkoj estis tre klaraj.
Dankon pro ĝi !
La temo 48 - bindoro Mi petas la partoprenantojn de KF iom prokrasti antaŭ ol decidi pri tiu
termino. Ĉu ne indas antaŭe distingi « bindo-trabo-n » kaj « bindoro-n » ? Mi aldonas, kun
pardonpeto, ke en la franca, /e/7/7u principale(ĉefa truso) kaj entrait (tirtrabo) tute ne estas
sinonimaj. Vidu ĉi-supre.
La temo 49 - castellated beam —> krenela balko._Bonvolu ne konsideri min idioto, sed mi ne
komprenas al kiu nocio korespondas tiu objekto. La desegno estas tute malklara !
Ne ĝenas min la termino « krenela balko » Genas min la malklareco. Ĉu vi ne intencas esti
komprenataj ANKAŬ de ne-specialistoj ?
La temo 50 - EBV Duden 275 Tiu temo ege interesas min, sed por ne atendigi al vi la N° 32 de
KF, mi ne komentos hodiaŭ. Prefere mi prenu tempon por detale legi kaj analizi .
6
La temo 51 - ŝtonceramiko
La temo 52 - tektonika arhitekturo
Rimarko de PG pri : « pikardia rilatas al Pikardio » jes ja, temas pri regiono norde de Francio.
Tie la kamparanoj plu parolas nun francaspektan dialekton - neniel keltaspektan-. En tiu
dialekto*, dum la mezepoko, estis skribitaj ĉefverkoj, kia “Le Chevalier de la Charrette » de
Chretien de Troyes. [ La Kavaliro de la Caro]. Poste, la francilia (pariza) dialekto sin imponis
kiel la oficiala lingvo, pro evidentaj kaŭzoj, politikaj kaj ekonomiaj : la franca lingvo !
* Ekz de pikardia dialekto : esp : « rigardu la hundon kaj la ĉevalon» ; firance « regarde le
chien et le cheval» ; pikarde « erbe eŝ kien e eŝ kval» (fonetike skribita !)
7